|
Tiu ĉi artikolo temas pri la usona entrepreno Nuance. Ne miksu ĝin kun la samnoma svislanda entrepreno Nuance.
|
La kompanio Nuance Communications (kodo laŭ la usona borso Nasdaq: NUAN) estas inter la tutmonde gvidaj produktejoj de lingvo- kaj bildo-prilaboraj komputilaj programoj por komercaj kaj privataj klientoj. La entrepreno fondiĝis en 1992 sub la nomo Visioneer. En 2009 la sumaj kompaniaj spezoj estis 1 010 milionoj da usonaj dolaroj[1]. En 18 naciaj subkompanioj kaj 35 urboj por la kompanio laboras pli ol 3 500 dungitoj. Ĉefa sidejo de la entrepreno estas la urbo Burlington (Masaĉuseco) en Usono. La esperantisto Stefan MacGill laboras en la entrepreno.
- ↑ kompania informo pri la ekonomia rezulto de la lastaj tri monatoj de 2009 (angle)